Bonvenon!

Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas reta projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj kaj terminaroj. La ĉefa celo estas plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. La retejo nuntempe estas kvinlingva (Esperanta, angla, nederlanda, germana kaj franca), sed celas plivastiĝi al kiel eble plej multaj lingvoj.

Vi trovos en la Komputeko-retejo tradukojn por pli ol 6630 prikomputilajn terminojn en Esperanto. Regule ni provas plibonigi la retejon, enhave kaj teknike. Jen superrigardo de lastaj novaĵoj:

Krom solvi konatajn cimojn kaj aldoni pli da terminoj, ni planas plurlingvigi la interfacon, aldoni lingvojn kaj krei sistemon por ebligi perinterretan redaktadon kaj prijuĝon de la datumbazo. Se vi intertempe trovas eraron aŭ havas proponojn, ne hezitu kontakti nin.

Aperas en la Komputeko nur terminoj de la semantikaj kampoj komputiko kaj interreto. Por terminoj kiuj havas plurajn signifojn ene de tiuj ĉi kampoj (kiel "online") ni provizore aldonis kuntekston inter krampoj al la anglalingva termino.

Pri Komputeko Fontindikoj Indekso Viaj aldonoj kaj komentoj