| 950+ |
KompLeks |
Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij, redakcio dudek oka |
| 920+ |
OOo.org |
OpenOffice.org-labordosiero kaj konkludoj de diskutoj en dissendolistoj kaj dum la kunveno de la tradukskipo en Cambridge |
| 900+ |
TekVort |
Teknika Vortaro angla - pola - Esperanto de Jerzy Wałaszek |
| 850+ |
Bertin |
Computer Dictionary, malneta eldono de komputila terminaro de Christian Bertin, eldonita de la redaktoro. Estas tre interesa fonto por kompari, ĉar la verko datas de la jaro 1985. Post aldonado, Yves konkludis ke multaj tradukoj kiujn proponas la terminaro hodiaŭ ankoraŭ estas uzataj. |
| 340+ |
ReVo |
Reta Vortaro, la terminoj de la fako Komputiko |
| 225+ |
KDE |
Yves aldonis la laborvortaron de la tradukskipo de KDE al la Komputeko |
| 165+ |
PIV |
Plena Ilustrita Vortaro, eldono 2002 |
| 150+ |
Lode VDV |
Lode Van de Velde, prezidanto de la Flandra Esperanto-Ligo, atente provlegis la tutan Komputekon kaj donis multajn valorajn konsilojn. Li ankaŭ helpis traduki pli malfacilajn terminojn. |
| 125+ |
Drupalo |
Yves provlegis la tradukon de la enhav-mastruma sistemo Drupalo kaj aldonis kelkajn interesajn terminojn al la Komputeko |
| 120+ |
KompList |
Komputila Vortlisto |
| 80+ |
Pekoteko |
Yves traserĉis la tri volumnojn de la Plena Pekoteko, sed bedaŭrinde ne trovis multajn vortojn kiujn oni nuntempe uzas rilate komputiko. |
| 80+ |
FEL |
Interreta vortareto de Paul Peeraerts |
| 50+ |
Vikipedio |
Ankaŭ la reta enciklopedio Vikipedio ludas rolon en la Komputeko. |
| 40+ |
Firefox |
Yves provlegis la labordosieron de la Firefox-tradukskipo kaj farante tion aldonis kelkajn terminojn al la Komputeko. |
| 30+ |
KompBaz |
Komputada Baza Terminaro de Gerhard Kalckhoff kaj Antony C. Pick |
| 25+ |
EO-NL 4 |
Vortaro 4.0 nederlanda-Esperanto de Petro De Smet |