Tajpi – Esperanta klavarilo por Vindozo

Tajpi estas utila programeto por faciligi la tajpadon de ĉapelitaj literoj sub Vindozo 7, 8, 10 kaj 11. Ĝi estas kreita de Thomas James, senpaga kaj libera (laŭ GNU General Public License). La oficiala retejo de Tajpi estas www.zz9pza.net/tajpi

Per Tajpi oni povas entajpi klavkombinaĵojn kiel cx, s^ kaj aliajn, kaj ili aŭtomate anstataŭiĝos per la konvena Esperanta litero. Ankaŭ eblas tuj aperigi Esperantan literon per premo de unuopa klavo. Tio simulas reagordon de la sistema klavarfasono. Ankaŭ eblas uzi Alt Gr aŭ simuli la senpaŝajn klavojn kiuj ekzistas en multaj klavarfasonoj. Tajpi ankaŭ havas bazan skript-lingvon kiu provizas pli potencan agordon kaj ilojn por konverti tekston de la tielnomata X-sistemo, kaj enigi iun ajn unikodan simbolon je premo de agordita klavkomando.

Dum Tajpi funkcias, bildsimbolo restas en la sistema taskopleto (System Tray) kiu montras la aktivecon de la programo. Tajpi neniel ajn faros ŝanĝojn al via sistemo; ĝi nur sidas en la fono kaj respondas al klavara tajpado.

Elŝuti kaj instali la dosieron

Elŝutu Tajpi de tajpi298inst.exe. La dosiero kaj instalado estas kontrolitaj de ni en septembro 2022. Ĝi funkcias senprobleme ankaŭ per la plej lasta versio de Windows 11. Vi bezonas administrajn rajtojn je via komputilo por povi instali Tajpi.

Iuj kontraŭvirusiloj traktas Tajpi kiel spamo, ĉar ĝi interagas kun la klavaro (samkiel tion faras malbonintencaj programoj), sed vi pri tio ne zorgu. Tajpi estas fidinda programo kaj vi povas aldoni ĝin al la listo de “ignorindaĵoj” de via kontraŭvirusilo.

Microsoft SmartFilter malebligas elŝuti kaj instali Tajpi. Se vi spertas problemojn, malŝaltu ĝin antaŭ ol instali Tajpi.

Ĉu tamen vi spertas malfacilaĵon? Kontaktu nin; ni volonte helpos vin pri instalado kaj agordado de Tajpi.

English Français Nederlands Español