
E@Info - numero 1
Saluton!
La nova
estraro de E@I antaŭnelonge retkunsidis per Skype. Post la sukcesa aliĝo al la Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF), pri kiu Petro
sendis apartan mesaĝon al vi, ni ĉefe diskutis pri projektoj, kiujn ni
povus proponi por subvenciado. Unu el la pridiskutitaj aferoj temis pri
komunikado: ni ekde nun regule sendos al vi informojn pri la agado
de E@I, kun aldonaj informoj pri aliaj retaj projektoj kaj ĝeneralaĵoj
kiuj povus vin interesi. Jen do la unua numero de E@Info.

Por kiuj celoj ni petos monon de Eŭropo?
E@I
provos ĉe la EJF peti
baldaŭ monon por la projekto Komputeko kaj por trejnseminario pri reta
informado. Ni provos ankaŭ peti monon por organizi ion ĉirkaŭ la Jaro
de la lingvoj. Ĉar la urbestraro de Bjalistoko tre subtenas Esperanton
(legu jenan artikolon pri UK 2009 en tiu ĉi urbo), ni planas en la printempo
de 2008 tie seminariumi.
Aliaj planoj de la estraro
Dum la novembra Malferma Tago de UEA,
reprezentantoj de E@I priparolos kun aktivuloj de UEA kaj TEJO la
eblojn kunlabori. Ĉefe pri informado estas ambiciaj planoj: ni volas
krei profesian multlingvan informportalon pri Esperanto surbaze de la
litova paĝaro www.emozaika.info.
Ekzistas ankaŭ planoj krei bonegan
paĝaron por UK kaj IJK (por 2009). Kunordigo de tiaj retejoj de UEA kun helpo de
E@I multe plifaciligus la laboron de la organizaj teamoj de UK kaj IJK:
ne plu estos bezono ĉiujare rekomenci de nulo, ĉar ĉiam estas bezonataj
pli malpli samaj aferoj (reta aliĝilo, fotoj de pasintjaraj UK/IJK,
prezento de la programo en la loka lingvo kaj Esperanto k.s.).
Baldaŭ aperos nova, pli moderna aspekto de la paĝaro www.ikso.net. Ankaŭ enhave ni ĝin aktualigos.
Fine de novembro kernaj aktivuloj de E@I verŝajne kunsidos en Berlino. Pri tio ĉi ni raportos en la venontmonata novaĵletero.
Projektoj

"lernu!" daŭre evoluas kaj kreskas. La lasta aldono al la paĝaro estas
delonge dezirata kaj planata lingvohelpantejo, kiu espereble signife
faciligos la laboron de lernu!-lingvohelpantoj. Nuntempe jam estas registritaj pli ol 40.700 uzantoj. Krome la paĝaro ankaŭ
ektradukiĝis al novaj lingvoj - la araba, greka, latva kaj persa.

La projekto Komputeko, kiu celas
kolekti prikomputilajn vortojn en kiel eble plej multe da lingvoj, nun
enhavas pli ol 4700 prikomputilajn terminojn kaj esprimojn. La
interfaco de la paĝaro estas tradukita kaj eblas serĉi ankaŭ x-e.
Komputeko oficiale kunlaboras interalie kun la tradukskipoj de
Openoffice.org, Firefox, KDE kaj Ipernity. Diskutante, interalie kun
Bertilo Wennergren de la Akademio de Esperanto, ni ĉiuj multon lernas.
La konkludojn ni disponigas en la Komputeko-retejo. Baldaŭ ni aldonos
paĝon kun klarigoj pri "malfacile tradukeblaj terminoj kaj esprimoj".
Per mono de Eŭropo ni planas ebligi perinterretan redaktadon kaj
prijuĝadon de la terminaro. La novan vortaro-modulon ni poste uzos por
plibonigi la Lernu-vortaron.

La Vikipedio en Volapuko subite
ekhavis pli ol 112.000 artikolojn, ĉar roboto aŭtomate tradukis bazajn
informojn pri urboj kaj komunumoj. Al multaj esperantistoj tute ne
plaĉis tiu ĉi iniciato. Legu pli pri la evento en Libera Folio.
Per projekto Vikipedio E@I
provas antaŭenigi Vikipedion per manlibro, prelegoj, trejnado kaj teamo
de vikipediaj asistantoj. Restas
malmultaj ekzempleroj de la manlibro; ĝi momente ankoraŭ estas aĉetebla
en la libroservoj de UEA kaj FEL kontraŭ €3. Ĉiu partoprenonto de la
renkontiĝo PSKK senpage ricevos la manlibron.
Okazos ankaŭ prelegoj pri Vikipedio dum ĝi.
TEJO Tutmonde raportas pri nia agado
En la lastaperinta numero de TEJO Tumonde (n-ro 124) estas
artikolego
- 5 paĝa pri la agado de E@I kaj niaj planoj por ontaj projektoj.
Kelkaj eble vi ne ricevis/as la gazeton TEJO tutmonde, ni tial skanis
por vi la kovrilon por ke vi havu ideon. En la artikolo oni mencias niajn ĝisnunajn projektojn, kaj sekve aktuale.info, UN-jaron, gramatik-kontrolilon, lernu-lingvon, virtuala prelegejo kaj kunsidejo, Komputeko, nova traduksistemo.
Variaj informoj
-
Ekzistas lingva pako por Firefox en Esperanto! Detalojn vi legos en Libera Folio.
- Ipernity estas havebla en Esperanto. Detalojn vi trovos en la blogo de Paul Peeraerts, kiu kunordigis la tradukskipon.
- La magazino Monato eksperimente enkondukis RSS-fluojn.
Ni petas vian helpon!
Se
vi volas enhave kontribui al tiu ĉi novaĵletero aŭ pretas helpi doni al
ĝi pli modernan aspekton, ne hezitu kontakti Yves Nevelsteen, la respondeculon pri la
novaĵoj. Retpoŝtadreson vi trovos sur la nova kontaktpaĝo de nia retejo.