prikomputila terminokolekto

Citaĵoj

Terminologiaj konsideroj de Jan Werner

(paĝo 7) La movado bedaŭrinde ne havas organon, kiu kolektive prijuĝadus terminarojn kaj deklarus ilin normojn, kiujn mi povus akcepti.

(paĝo 42) Termino devus esti unusignifa ankaŭ ekster kunteksto. Kompreneble mi parolas pri unusignifeco en unu fako, en aliaj fakoj povas la sama termino funkcii per aliaj signifoj. Se temas pri fakoj sufiĉe malproksimaj, fakan komunikadon kutime ne ĝenas nomonimeco de termino. Male, en parencaj fakoj tia plursignifeco de terminoj estas ĝena.

(paĝo 64) Ankaŭ en faka lingvo validas la principo de sufiĉo kaj neceso de René de Saŭssure: ne uzadi superfluajn vortelementojn.

Lingvaj konsiloj

Faka/Cxiutaga vorto

* Se temas pri faka afero/agado/funkcio, ni rajtas uzi fakvorton - ekzemple 'pivoti' estas faka agado en tabelkalkulilo; oni bezonas iom da sperto aux klereco por scii pri kio cxi tiu temas, aux kiam uzi gxin. * Se temas pri cxiutaga aferfo/agado/funkcio, prefere ni uzu cxiutagajn vortojn por priskribi gxin, por ke novica uzanto ja komprenu la vorto(j)n

Infinitivo / Imperativo

La regulo pri imperativo estas tio: ni uzas ĝin kiam temas pri instrukcio al la uzanto, ekz. "Entajpu vian pasvorton" aŭ "Elektu el la ĉi suba listo kaj klaku la butonon 'Bone'." Krom tio, ni uzas i-formojn: "Konservi dosieron", "Kopii tekston", k.s. Vi povas imagi la vortojn "Musklaku ĉi tie por..." antaŭ ĉiu tia menuero, se vi volas!

Pri la uzo de majuskloj

Bertilo diris: "Enmeti Filmon kaj Sonon" kun tri majuskloj estas sufiĉe nekutima stilo en Esperanto. Mi opinias, ke prefere ni ŝanĝu tion al "Enmeti filmon kaj sonon". Tial estis decidite uzi majusklojn nur komence de fraz(er)oj. Post "/" oni uzu majusklojn. Kio pri la proponita traduko 'Save FrameSet= Konservi kadrAron" decodo: kradaro estas unu vorto, do 'kradaron' sen meza majusklo Ĉu "Eŭropa valuto" aŭ "eŭropa valuto"? (anbaŭ eblas, kion elektis la traduka skipo?) -- laux PMEG Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj: ... ekz pure Amerika reklamo. Edmundo atentigis ke Monato kaj aliaj uzas minusklon. decido: eŭropa valuto (kun minuskla "e")

Priduskutindaj terminoj

CD ROM - DVD

"Lumdisko" estas tegmenta termino por k-diskoj, dvd-oj kaj aliaj specoj de diskoj, kiuj iel funkcias per lumo (lasero). (Bertilo)

Oni registras (au skribas) dosierojn sur lumdisko. Kelkaj tipoj de lumdiskoj ankau permesas kopii kaj forigi dosierojn.

Viddiskoj, kiujn oni uzas por spekti filmojn, cxiam estas nurlegaj. Povas okazi ke ili estas protektataj kontraux kopiado. Ofte DVDoj kiujn vi uzas por komputilo estas

Kiam oni konservas dosierojn sur KD aŭ DVD, plej ofte oni parolas pri "registri sur" (to burn).

User

"Uzanto" estas malfacila vorto. "Uzanta manlibro" ekzemple neniel estas "user manual". "Manlibro por uzantoj" estas la sola eblo. Por la neeblo diri "uzanta manlibro", kelkaj esperantistoj provas enkonduki "uzula"n. Plej multaj esperantistoj, ekzemple la tradukskipo de OOo.org, rifuzas tiun ĉi vorton, ĉefe ĉar jam ekzistas "uzanto" kaj ĉar "uzi" estas verba radiko kiun oni normale substantivigas per "-anto".

Database

En praktiko plej multaj esperantistoj tradukas tiun ĉi terminon per "datumbazo". Ĉefe germanaj esperantistoj foje preferas "datenbazo". Laŭ Edmund Grimley Evans, la respondeculo de komputilaj vortoj en PIV, klare "datumbazo" gajnis inter la du terminoj. Tial en Komputeko vi ne plu trovos "datenbazo".

Browser

La ĝenerala traduko de "browser" estas "foliumilo". Plej multaj esperantistoj nuntempe uzas la terminon "retumilo" por "web browser". Ne estas tute ĝusta, "retumilo" estas ilo por retumi; en la angla "internet suite"."Retumi" povas same bone esti legi mesaĝojn, okupiĝi pri mastrumado de retservilo per FTP, k.s. Jen superrigardo:

Ekzistas ankoraŭ aliaj variantoj, kiel "krozilo". "Esplorilo" estas ofte uzata por priskribi "Internet Explorer" kaj per "Navigilo" plej multaj homoj komprenos "Netscape Navigator"

To click

Ekzistas foje miskomprenoj pri la uzo de la traduko "alklaki". Jen kelkaj ekzemplaj frazetoj por helpi vin.
Alklaku tion aŭ jenon...
Alklaku la bildsimbolon...
Alklaku la langeton \\Agordi\\
Alklaku la menueron \\Dosiero\\
Alklaku \\Forigi\\.
Alklaku en la vorto...

Link

Ĉar "ligo" havas jam plurajn signifojn en Esperanto, plej multaj esperantistoj preferas "ligilo"n kiel traduko de la angla "a link".

Preview

Antaŭrigardi / aspekto de la presotaĵo

Wizard

Post longa diskutado, en la tradukskipo de OOo.org oni decidis ke "asistanto" estas la plej taŭga traduko. "Asistilo" laŭ pluraj spertuloj ne eblas, ĉar "wizard" ne estas ilo por asisti, sed kvazaŭ persono kiu asistas.

Tab

En Esperanto oni klare distingas inter "tabo" kaj "langeto". Tabo estas komando, kiu en redaktilo movas la tajplokon al fiksita horizontala pozicio. Langeto estas elstara parto de komputila fenestro, facile alklakebla (ekzemple ĉe Mozilo Firefox). Tamen, principe la langetoj nur estas la supraj partetoj, sur kiujn oni alklakas por aperigi la respektivajn paghojn. Eble tio necesigas rekonsideradon de aliaj tekstoj kun la termino "langeto". Vi ne malfermas langeton, sed malfermas folion alklakante langeton.

Ŝarĝi / Ŝargi

"Ŝarĝi" signifas, ke oni surmetas au enmetas ion, kio estu iel transportata aŭ kio pezas sur ion. "Ŝargi" signifas, ke oni enmetas au surmetas ion, kio estu uzata (kio estas bezonata por ĝusta funkciado). Do oni ŝarĝas transportilojn (aŭtojn, ŝipojn...) per transportaĵoj, kaj pesilon per pezaĵoj, kaj personojn per taskoj; sed oni ŝargas filmon en fotilon, baterion en aparaton, elektron en baterion, kasedon en kasedilon, diskon en komputilon, kuglon en pafilon k.t.p.

Bloki / bari / eksigi

1) Ĉiu membro de Ipernity povas persone "bloki" homojn. Tiam tiu blokito ne plu povas komenti sub viaj fotoj. En la franca: bloquer. La tuto de la blokitaj homoj estas nomita "Nigra listo" ( liste noire).
2) Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas "bari" homojn. Tiam la barito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi. La barado estas portempa "puno". En la franca: supprimer.
3) Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas "eksigi" homojn. Ankaŭ tiam la eksigito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi, sed la eksigo estas definitiva. En la franca: bannir.
4) Estas uzata krome la verbo "ekskludi", kiu signifas bari kaj/aŭ eksigi (ĝis nun nur en unu paĝo). En la franca: exclure

Language pack

Eduardo diras pri tio:
Mi uzas "lingvan pakon", pro tio ke ĝi estas pli mallonga. Laŭ ReVo ili similas "pako" kaj "pakaĵo". Eble pako rilatas pli la enhavon (ekz. miaj dorsosakaj aferoj) kaj pakaĵon la tuton (kaj dorsosakon kaj la enhavon).

Forigi / forviŝi

"Forviŝi" temas pri parto de teksto kaj "forigi" pri tuta dosiero.

Dosierformato <> dosierformo

Teorie "file format" povas esti "dosieroformato" se oni celas la dimensiojn de la dosieroj. 3 dosieroj de resp. 4, 8 kaj 13 megabajtoj havas ĉiun alian formaton aŭ dimension. Sed JPG, DOC kaj PDF estas tri diversaj "dosierformoj" aŭ kiel PIV diras tri diversaj datenaranĝoj, sed certe ne formatoj.

En praktiko, plej multaj esperantistoj tamen uzas "formato". Jen kelkaj ekzemploj: - La specifaĵo OpenDocument v1.0 estas havebla en formato PDF (de la retejo de la tradukskipo de OOo.org). - La kompleta kolekto de la orient-germana E-bulteno "der esperantist" (1965-1990) en formato PDF, kun aldonaj dokumentoj en formato Word. ... (de la retejo de UEA) - ekde 2007 La Ondo de Esperanto estas abonebla ne nur papere, sed ankaŭ elektronike en la formato PDF. (de la retejo de La Ondo de Esperanto) Eble temas pri kvazaŭmetafore etendita signifo de la termino. Ni vidos kiu traduko venkos; tiel funkcias kun lingvo. Prave, "formato" povus havi multajn tradukojn, kaj tio postulas pripensadon. Ekzemple, en dosieroj en la formo HTML oni povas havi unikodan aŭ latin-3 enhavon. Tiam oni parolus pri enkodigo, ne pri formato. (ankaŭ angle estus tiel) Tradukistoj devos decidi en ĉiu kazo kiel traduki "format". Mallaboreme :) oni povus eble uzi "tipo" pli malpli libere, kiam la afero estas dosiero. Ekzemple: "Dosiero de tipo pdf". Praktika solvo de la problemo Aŭ (en Mozilo ni tion faris je la komenco sed poste ne plu) oni povus uzi PDF kaj Ŭord kiel adjektivojn kaj skribi jene "PDFa [podofoa] dosiero", "ELFa [elfa] dosiero" ... ĉiu leganto komprenos ĉu "dosiero en PDFa formo", ĉu dosiero en "PDFa formato", ĉu dosiero de tipo PDF.

Komputeko