|
prikomputila terminokolekto |
Pluraj homoj kontaktis nin pri la datumbazo de la projekto Komputeko. Iuj volis ĝin havi por eksterreta uzo, aliaj
por aldoni ĝin al sia propra projekto. Ĝis nun nur esceptokaze ni sendis la datumbazon al petintoj.
Benno Schulenberg konvinkis Yves Nevelsteen, la iniciatinto de la projekto, ke homoj nur aktive kunlaboros al
Komputeko se ni senpage disponigas la tutan datumbazon por elŝuto. Plano estas poste aldoni al la retejo interfacon por
mem proponi tradukojn kaj prijuĝi terminojn.
Jen do la datumbazo! Por komenci, ni disponigas version en formatoj .xls kaj .pdf. Baldaŭ aldoniĝos kromaj formatoj.
Ligilo aldonenda 1
Ligilo aldonenda 2
Atentu! En la elŝutoversio mankas fontindikoj kaj alternativoj. Regule aperos novaj versioj. En la retejo vi ĉiam trovos
la plej aktualajn tradukojn kaj plej multaj detaloj. En 2008 la Komputeko aperos en broŝura formato; baldaŭ eblos ĝin antaŭmendi.